La Falo de La domo Usher (de Edgar Allan Poe)
pendanta liut' lia kor'
sonoras Post cxiu ektusx'.
de BERANGER
dum tuta tago senbrila, sensuna kaj sensona en La auxtuno de La jaro, kiam La nuboj pendis preme malalte en La Cxielo, mi estis irinta sola, surcxevale, tra Escepte morna kampara regiono kaj fine trovis min, kiam La vesperaj ombroj cxirkauxvenis, en viddistanco de La melankolia domo Usher. mi ne scias, kiel estis, Sed, cxe Mia Unua ekvido de La konstruajxo, sento de nesuferebla malgxojo plenigis mian spiriton. mi diras, ke nesuferebla, cxar La sento estis moderigita de neniom da tiu duonplezura, cxar poezia, sentimento, per kiu La menso kutime ricevas Ecx La plej severajn naturajn bildojn de forlasiteco aux teruro. mi rigardis La scenon antaux mi - La nudan domon kaj simplajn erojn de La pejzagxo, La sensxirmajn murojn, La vakajn okulecajn fenestrojn, kelkajn miskreskintajn kareksojn, kelkajn blankajn trunkojn de putrintaj arboj - kun absoluta anima deprimigxo, kun kiu mi povas gxuste kompari neniun alian surteran senton krom La postsongxo de dibocxinto per opio: La Amara refalo en La cxiutagon, La nauxza forfalo de La vualo. jen glacieco, subigxo, venenigxo de La koro: sensava morneco de La pensoj, al kiu nenia spronado per La fantazio povis altrudi iom da majesto. gxuste kio, mi pauxzis por pensi, en La kontemplado de La domo Usher tiom sennervigis min? gxi estis mistero tute nesolvebla; kaj mi ne povis kapti La ombrecajn fantaziojn, kiuj amasigxis en Mia imago, dum mi pensadis. mi devigxis refali al La nekontentiga konkludo, ke, kvankam eksterdube ekzistas kombinajxoj de tre simplaj naturaj objektoj, kiuj havas La povon fari tian efekton al ni, tamen La analizado de tiu povo estas inter konsideroj tro profundaj por ni. estas eble, mi pensis, ke Nur alia arangxo de La specifajxoj de La sceno, de La detaloj de La bildo, suficxus por modifi, aux eble Ecx nuligi, gxian kapablon malgxojige efekti, kaj, agante Pro tiu ideo, mi kondukis mian cxevalon al La krutega rando de nigra kaj putra lageto kusxanta en senondeta brilacxo apud La logxejo kaj rigardis suben - Sed kun horortremo Ecx pli vibra ol Antauxe - al La remulditaj kaj renversitaj formoj de La griza karekso, kaj La kadavraj arbostumpoj, kaj La vakaj kaj okulecaj fenestroj.
tamen, en cxi tiu domego de malgxojo mi nun proponis al mi restadon dum Pluraj semajnoj. gxia proprietulo, Roderick Usher, iam estis unu el Miaj gajaj kunuloj dum knabagxo; Sed multaj jaroj estis pasintaj Depost nia lasta renkontigxo. letero tamen estis antaux nelonge atinginta min en fora parto de La lando - letero de li - kiu, Pro sia sovagxe insista karaktero, akceptus nenian krom personan respondon. La manskribo donis indikon pri nerva agitigxo. La skribanto Parolis pri akuta korpa malsano - pri mensa perturbo, kiu premis lin - kaj pri forta deziro vidi min, kiel sian plej bonan, kaj Ecx solan personan amikon, kun La celo alstrebi, per La gajeco de Mia societo, ian mildigon de lia malsano. estis La maniero, en kiu cxio cxi, kaj multe pli, estis dirita - estis La evidenta koreco, kiu akompanis lian peton - kiuj permesis al mi neniom da hezitado; kaj tiel mi tuj obeis al tio, kion mi ankoraux konsideris kiel tre strangan alvokon.
kvankam kiel knaboj ni estis Ecx intimaj kamaradoj, tamen mi Vere sciis malmulte pri Mia amiko. lia diskretemo Cxiam estis troa kaj kutima. mi tamen konsciis, ke lia tre antikva familio iam estis notita, de tempoj forgesitaj, Pro Strange sentema temperamento, kiu montris ŝin tra longaj epokoj en multaj verkoj de altega arto kaj evidentigxis lastatempe en ripetataj agoj de malavida Sed netrudigxema karitato, same kiel en Pasia sindedicxo al La labirintajxoj, eble Ecx pli ol al La ortodoksaj kaj Facile rekoneblaj belajxoj, de muzika scienco. mi eksciis ankaux La tre rimarkindan fakton, ke La trunko de La familio Usher, Malgraux sia longa tradicio, estis elmetinta en neniu epoko dauxran brancxon; Alivorte, ke La tuta familio Trovigxis en La rekta devenlinio kaj Cxiam, kun tre bagatelaj kaj mallongdauxraj esceptoj, estis trovinta ŝin tiel. gxuste cxi tiu manko, mi pensis, dum mi konsideris en Mia menso La perfektan kongruon de La karaktero de La sidejo al La lauxdira karaktero de La familianoj, kaj spekulativis pri La ebla influo, Kiun unu, dum La longa dauxro de jarcentoj, eventuale faris al La alia - gxuste cxi tiu manko, eble, de flankaj posteuloj, kaj La konsekvenca neflankigxanta transdono, de patro al filo, de La heredajxo kun La nomo, estis delonge identiginta Ambaux por kunfandi La originalan nomon de La posedajxo al La misbela kaj dubsenca titolo ''Domo Usher'' - nomo, kiu sxajnis inkluzivi, en La mensoj de La kamparanoj gxin uzantaj, kaj La familion kaj La familian domegon.
mi diris, ke La nura efiko de Mia iom infaneca eksperimento - La rigardado malsupren en La lageton - estis profundigi La unuan strangan impreson. estas sendube, ke La konscio pri La rapida kresko de Mia supersticxo - cxar Kial mi ne nomu gxin tiel? - Precipe efikis por akceli La kreskon mem. tia, kiel mi delonge jam sciis, estas La paradoksa legxo de cxiuj sentimentoj, kies bazo estas teruro. kaj eble estis Nur Pro cxi tio, ke, kiam mi relevis miajn okulojn al La domo mem de gxia bildo en La akvo, ekkreskis en Mia menso stranga imago - imago ja tiom ridinda, ke mi mencias gxin Nur por montri La vivecan forton de La sentoj, kiuj premis min. mi estis tiom stimulinta mian fantazion, ke mi Vere kredis, ke cxirkaux La tuta domego kaj bieno pendis aparta atmosfero apartenanta al ili kaj ilia tuja cxirkauxajxo - atmosfero, kiu havis nenion komunan kun La aero de La Cxielo, Sed kiu estis haladzo el La putrintaj arboj, kaj La griza muro, kaj La silenta lago - pesta kaj mistika Vaporo, malbrila, malvigla, pale perceptebla, kaj plumbokolora.
Forskuante de Mia spirito tion, kio devis esti songxo, mi esploris pli detale La realan aspekton de La konstruajxo. gxia cxefa trajto sxajnis esti ekscesa antikveco. La miskolorigxo Pro agxo estis granda. etaj fungoj kovris La tutan eksteron, pendante kiel fajna implikita araneajxo de La tegmentorando. tamen cxio cxi estis sendependa de iu eksterordinara kadukeco. neniu parto de La masonajxo estis falinta; kaj sxajnis esti ekstravaganca malkongruo inter La ankoraux perfekta interadapto de partoj kaj La disfala stato de La individuaj sxtonoj. en cxi tio estis multo, kio pensigis min pri La trompa kompleteco de malnova lignajxo putrinta dum jaroj en iu forgesita kelo kun nenia perturbo Pro La spiro de La ekstera aero. tamen, Escepte cxi tiun indikon pri gxenerala putrigxo, La strukturo malmulte montris signon de nestabileco. eble La okulo de atenta ekzamenanto malkovrus apenaux percepteblan fendon, kiu, etendigxante de La tegmento de La konstruo en La fronto, sekvis vojon zigzage malsupren laux La muro, Gxis gxi perdigxis en La malamikaj akvoj de La lago.
rimarkante cxi tiujn aferojn, mi rajdis laux mallonga digvojo Gxis La domo. servisto en atendo prenis mian cxevalon, kaj mi trairis La gotikan arkajxon de La vestiblo. de Tie sxtelpasxa cxambristo kondukis min, en silento, tra multaj mallumaj kaj komplikaj koridoroj en Mia progreso al La kabineto de lia mastro. multo, kion mi renkontis Survoje, kontribuis - mi ne scias, kiel - por pliigi La malprecizajn sentimentojn, pri kiuj mi jam Parolis. dum La objektoj cxirkaux mi - dum La cxizajxoj de La plafonoj, La malhelaj tapetoj de La muroj, La ebona nigro de La plankoj, kaj La fantasmagoriaj heraldikaj trofeoj, kiuj klaketis, dum mi pasxis, estis Nur aferoj, al kiuj, aux al kiaj, mi estis kutimigxinta jam de La infanagxo - dum mi hezitis malkonfesi, Kiom konata estis cxio cxi - mi ankoraux miris trovi, Kiom fremdaj estis La imagoj, kiujn ordinaraj bildoj vekis en mi. Sur unu el La sxtuparoj mi renkontis La kuraciston de La familio. lia vizagxo, mi pensis, portis miksitan esprimon de malnobla ruzeco kaj perplekso. li alparolis min time kaj preterpasis. La cxambristo nun largxe malfermis pordon kaj enkondukis min en La cxeeston de sia mastro.
La cxambro, en kiu mi trovis min, estis tre granda kaj alta. La fenestroj estis longaj, mallargxaj kaj pintaj, kaj je tiel vasta distanco de La nigrakverka planko, ke ili estis tute nealireblaj deinterne. malfortaj glimbriloj de karmezina lumo penetris tra La latisaj vitroj kaj servis por igi suficxe klaraj La pli elstarajn objektojn cxirkauxe; Sed La okulo vane baraktis por Atingi La pli forajn angulojn de La cxambro, aux La kavajxojn de La volbita kaj freta plafono. malhelaj drapajxoj pendis Sur La muroj. La gxenerala meblaro estis abunda, senkomforta, antikva, kaj cxifona. multaj libroj kaj muzikiloj kusxis disjxetite, Sed ne sukcesis doni ian vivecon al La sceno. mi sentis, ke mi spiris atmosferon de aflikto. etoso de severa, profunda kaj nesavebla melankolio superpendis kaj trapenetris cxion.
cxe Mia eniro Usher levis ŝin de sofo, Sur kiu li estis kusxinta sternite, kaj salutis min kun vigla varmo, kiu enhavis multon, mi Unue pensis, de troigita koreco - de La devigita peno de enuinta mondumano. tamen ekrigardo al lia vizagxo konvinkis min pri lia perfekta sincero. ni sidigxis; kaj dum kelkaj momentoj, dum li ne Parolis, mi fikse rigardis lin kun sento duone de kompato, duone de ...
|
|
|
|
|
|
|
|
|