Twain Mark (Samuel L. Clemens)

Logos Quotes
- kiam mi estis pli juna mi povis memori ĉion, kaj okazitan kaj neokazitan
- kiam vi mem troviĝas flanke de la plimulto, estas tempo por ekhalti kaj rekonsideri (vian opinion)
- la nura maniero resti sana estas manĝi kion ni ne volas, trinki kion ni ne ŝatas kaj fari kion ni preferus ne fari
- se vi diras veron, vi bezonos nenion memori
- nenio necesigas tiom da ŝanĝiĝo, kiom kutimoj de aliuloj
- vero estas la plej granda valoro kiun ni havas. Ni ŝparu ĝin
- oni bezonas vian malamikon kaj vian amikon, kune laborante por kore vundi vin: la unuan por kalumni vin, la duan por ĝin rakonti al vi
- afableco esta la lingvo kiun surduloj povas aŭdi kaj blinduloj povas vidi
- homo, kiu ne legas bonajn librojn havas nenian avantaĝon super tiuj, kiuj ne kapablas legi
- homo estas nura besto kiu ruĝiĝas - aŭ kiu tion bezonas
- la homa specio disponas pri vere efika armilo : la rido
- homo kun nova ideo estas frenezulo ĝis kiam la ideo sukcesas
- civilizacio estas senfina obligo de nenecesaj necesaĵoj
- neniam mi permesis al instruado malhelpi mian edukadon
- tio, kio konsternas nin, estas ne kion ni ne scias. Estas tio, kion ni scias plejcerte kaj kio ne estas ĝuste tiel
- ĉio, kion vi bezonas, estas nesciado kaj memfido, kaj la sukceso certas
- estas kurioza, ke fizika kuraĵo estas tiel ordinara en la mondo kaj la morala kuraĵo tiel stranga
- ĉiu emocio, se ĝi estas sincera, estas nevola
- homo neniam estas pli verdira ol kiam li sin rekonas kiel mensogulo
- edukado konsistas el tio, kion ni mallernis
- ne forlasu viajn iluziojn. Kiam ili jam malaperis, vi povas ankoraŭ ekzisti sed vi estos ĉesinta vivi
- estas pli facile trompi homojn ol konvinki ilin, ke ili estis trompitaj