Title: SOVAGAJ CIGNOJ

Author:Andersen Hans Christian
Subject:FICTION
Source:
Download book:
Words Statistic:words statics
 

Number of words for page:
Hans Christian Andersen

sovaĝaj cignoj

**********************

tre malproksime de ĉi Tie, Tie, kien flugas La hirundoj, antaŭ ol venas nia vintro, loĝis rego, kiu havis dek unu filojn kaj unu filinon, Elizon. La dek unu fratoj, kiuj Kompreneble estis reĝidoj, iradis en La lernejon kun stelo Sur La brusto kaj sabro ĉe La flanko. ili skribadis Sur oraj tabeloj per diamantaj grifeloj, kaj ili bone legadis kaj lernadis parkere; oni povis tuj aŭdi, ke ili estas reĝidoj. ilia fratino Elizo sidadis Sur seĝeto el spegula vitro kaj havis bildolibron, kiu kostis duonon de regno.

Ho, al La infanoj estis tre bone, Sed Bedaŭrinde ne por Ĉiam devis resti tiel!

ilia patro, kiu estis rego Super La tuta lando, edzigis kun malbona reĝino, kiu tute ne amis La kompatindajn infanojn. jam en La Unua tago ili klare povis tion rimarki. en La palaco estis granda festo, kaj tiam La infanoj Ludis "Ni ricevas gastojn"; Sed dum ili ordinare ricevadis ĉiujn kukojn kaj rostitajn pomojn, kiuj Nur estis riceveblaj, ŝi donis al ili Nur sablon en taso kaj diris, ke ili povas ja imagi al ŝi, ke tio io estas.

en La sekvanta semajno ŝi transdonis La malgrandan Elizon al unu vilaĝana familio Sur La kamparon, kaj en La daŭro de nelonga tempo ŝi eldiris al La rego pri La kompatindaj reĝidoj tiom multe da malbono, ke li tute ĉesis zorgi pri ili.

"Elflugu en La mondon kaj zorgu mem pri vi!", diris La malbona reĝino; "Flugu en La formo de grandaj Birdoj sen voĉo." tamen ŝi ne povis Atingi La malbonon en tia grado, kiel ŝi intencis: ili aliformiĝis en dek unu belegajn sovaĝajn cignojn. kun stranga krio ili elflugis tra La fenestroj de La palaco trans La parkon kaj La arbaron.

estis ankoraŭ tute frue, klam ili preterflugis antaŭ tiu ...
Page: 1
 

Help

  • Select one or more words an get availables translation in Logos Dictionary.
  • Set the number of words for each page an refresh the content.
  • Go to begin of the document
  • Go to previous page
  • Go to next page
  • Go to the end of document
  • Libri.it

    RICHARD MEIER & PARTNERS. COMPLETE WORKS 1963-2013ARCHITECTURE NOW! HOUSES VOL. 1THE SILVER AGE OF DC COMICSMAGIC. 1400S1950S
  • Illustrati

    Sfoglia riviste di Illustrati
  • Libri.it